jueves, 6 de octubre de 2011

DOLĈA RIZO (LAKTA RIZO)

Saluton kuiristoj! Unue, bonvole pardonu min! Mi povis aldoni neniun recepton, ĉar miaj studaĵoj okupas la plej parton el la tago, kaj mi tute forgesas la tradukadon de receptoj... La hodiaŭa recepto ŝajnas eble iom bizara al vi, sed estas tre bongusta! 





Ingrediencoj:

• 100 gr. da rizo
• 90 gr. da sukero
• 750 ml. da lakto
• 1 kulero da maiza faruno
• Iom da ŝelo de oranĝo
• Salo
• Cinamo

Preparado: 

-Unua paŝo: purigu la rizon per malvarma akvo. Boligu la purigitintan rizon (per akvo) dum 2 minutoj kaj demetu ĝin el la kazerolo. Sekigu la rizon per sekigilo.

-Dua paŝo: metu en alia kazerolo la lakton, la sukeron, iom da salon kaj la ŝelon de oranĝo. Buligu la ĉi-antaŭajn ingrediencojn kaj enmetu la rizon. Lasu ĝin boli dum 40 minutoj, sed movigu la lakto, por ke la ingrediencoj ne ekbruligu. Kiam ĝi mez-boligos, demetu la organĝoŝelon.

-Tria paŝo: servu la rizon en kristala ujo kaj surmetu la polvoritan cinamon. 

Konsilo: vi povas manĝi ĝin varme aŭ malvarme, kiel vi preferus. 

BONAN APETITON!