martes, 13 de septiembre de 2011

FROMAĜKUKON KUN GELATENO DE FRAGO

Saluton kuiristoj! Jam de tempo mi afiŝas neniun recepton! Hodiaŭ mi elektis ĉi tiun recepton, kiu estas taŭga por la knabetoj kaj por dolĉaĵamantoj! 





Ingrediencoj:

• 200 gr. da butero
• 1 paketo da biskvitoj
•2 saketoj da gelateno de frago
• 2 glasoj da kremo
• 250 gr. da freŝa fromaĝo por ŝmiri

Preparado:

Unua paŝo: Moligu la buteron per mikroonda forno kaj miksu ĝin kun la mezpolvoritaj biskvitoj, ĝis obteni kompaktan miksaĵo. Dismetu la antaŭan miksaĵo en malmuntebla muldilo. Premu forte por ke ĝi alguiĝu al la muldilo. (vi povas uzi kuleron kvazaŭ helpilo)

Dua paŝo: Dissolvu la gelatenon en 1/2 litro de varma akvo. Aldonu 1/2 litro da malvarman akvon, la kremon kaj la freŝan fromaĝon. Miksu la ĉiujn-ĉi ingrediencojn ĝis fariĝas densa miksaĵo.

Tria paŝo: Verŝu ĝin en la muldilo kiu enhavas la biskvitojn. Lasu la muldilon en la fridujo dum 3 horoj. Fine, por manĝi vi povas surmeti iom da kremo sur la kukon.

Bonan apetiton!