lunes, 25 de julio de 2011

LASANJOJ DE MELONGENO

Saluton kuiristoj! La hodiaŭa recepto estas taŭga por ĉiuj, kiuj ŝatas legomojn!



Ingrediencoj (4 personoj):

• 2 melongenoj
• 1/2 Kg. da haketita viando de bovidino
• 1 Kg. da pistitaj tomatoj
• 1 karoto
• 1 cepo
• 2 ajleroj
• 2 glasoj da beŝamelo
• 1 kulero da sukero
• Faruno
• Kuminoj
• Origano
• Pipro 
• Salo
• Oleo de olivo
         • Ilo: kristala ujo » alklaku tien ĉi

Preparado:

-Unua paŝo: Tranĉu la melongenon per tranĉetoj. Farunu kaj fritu la tranĉaĵojn, kaj poste, metu ilin en telero (memoru, vi povas meti paperan buĉtukon sur la telero).

-Dua paŝo: Haketu la cepon kaj la karoton, kaj poste, fritetu ilin. Aldonu al la antaŭa haketaĵo tomaton kaj la sukeron; aldonu ankaŭ iom da salo kaj kuiru la miksaĵon dum 20 minutoj. Kiam la mikso estos preta, metu ĝin en kristala ujo (vi nur devas kovri la ĉiun surfaco de la ujo. Konservu alian parton de la mikso, ĉar poste ni faros pliaj etaĝoj.)

-Tria paŝo: Miksu la haketitan viandon kun la ajleroj, la kumino, la origano, la salo kaj la pipro. Metu tiun ĉi mikson en pato (kun oliva oleo) kaj fritu ĝin ĝis estos preta (atentu pri la cepo, ĝi baldaŭ bruliĝos!). Aldonu en pato pli da tomato kaj kuiru la miksaĵon dum 5 minutoj. Kiam la miksaĵo estos preta, faru en la kristala ujo etaĝojn: la unua etaĝo enhavos melongenon, la dua enhavos la viandan mikson, la tria enhavos melongenon, la kvara enhavos viandan mikson... Daŭrigu ĉi tiu preparado ĝis la ujo estos plena (lasu spacon, ĉar poste ni aldonos la beŝamelon). Aldonu la beŝamelon sur la lasta etaĝo, kaj kuiru la ĉiu ujon per forno, kiu devus esti antaŭvarmigita, je 180ºC ĝis la beŝamela surfaco estos orkolora.

BONAN APETITON!

domingo, 24 de julio de 2011

OMLETO DE TERPOMO

Saluton kuiristoj! Jen unu el la plej populara plado el Hispanio. Mi esperas ke ĝi plaĉu al vi! 


Ingrediencoj:

• 4 ovoj
• ½  kilo da terpomoj
• Oleo de olivo (¼ l.)
• Salo

Preparado:

-Unua paŝo: Purigiu kaj tranĉu la terpomojn per finaj tranĉaĵoj. Se la oleo jam estas varma, vi povas meti la terpomojn por friti ilin. Aldonu iometon da salo. Kiam la terpomoj estos orkoloraj, demetu ilin el la pato, kaj metu ilin en telero. (se vi volas, vi povas meti paperbuŝtukon sur la telero por ke ĝi suĉos la oleon de la frititaj terpomoj).

-Dua paŝo: Prenu grandan bovlon kaj kirlu la ovojn kun iometo da salo. Kiam la ovoj estos kirlitaj, aldonu la frititajn terpomojn al bovlo, kaj miksu la ovojn kun la terpomoj.

-Tria paŝo: Prenu denove la paton kaj enmetu iom da oleo (ĝis la oleo kovru la ĉiun surfaco de la pato; pli malpli du kuleroj da oleo). Enmetu en la pato la antaŭan mikson. Konsilo: movu la miksoaĵn dum la kuirado por ke ĝi ne algluiĝu al la pato. Kiam vi kredas ke la omleto estas jam kuirita, enmetu kovrilon sur la pato kaj renversu la omleton (atentu pri la varmega oleo). Finfine, vi povas rerenversu ĝin ĝis ke vi kredas ĝi estas preta por manĝi (kiam vi vidas la omleton orkoloran, tio signifas ke ĝi estas preta).

BONAN APETITON!

sábado, 23 de julio de 2011

Unua afiŝo

Saluton gekuiruistoj!

Mi nomiĝas Ryuuichi, kaj mi loĝas en Hispanio. Kiel ĉiuj vi, mi ankaŭ ŝatas kuiri por miaj amikoj. Mi kreis ĉi tiun blogon por sciigi al ĉiuj uloj de la mondo pri la hispana kuirarto. Do, mi ĉiusemajne afiŝos receptojn, kiuj estos tradukitaj Esperante. Ĉu vi estas preta por bongusta manĝado?