domingo, 24 de julio de 2011

OMLETO DE TERPOMO

Saluton kuiristoj! Jen unu el la plej populara plado el Hispanio. Mi esperas ke ĝi plaĉu al vi! 


Ingrediencoj:

• 4 ovoj
• ½  kilo da terpomoj
• Oleo de olivo (¼ l.)
• Salo

Preparado:

-Unua paŝo: Purigiu kaj tranĉu la terpomojn per finaj tranĉaĵoj. Se la oleo jam estas varma, vi povas meti la terpomojn por friti ilin. Aldonu iometon da salo. Kiam la terpomoj estos orkoloraj, demetu ilin el la pato, kaj metu ilin en telero. (se vi volas, vi povas meti paperbuŝtukon sur la telero por ke ĝi suĉos la oleon de la frititaj terpomoj).

-Dua paŝo: Prenu grandan bovlon kaj kirlu la ovojn kun iometo da salo. Kiam la ovoj estos kirlitaj, aldonu la frititajn terpomojn al bovlo, kaj miksu la ovojn kun la terpomoj.

-Tria paŝo: Prenu denove la paton kaj enmetu iom da oleo (ĝis la oleo kovru la ĉiun surfaco de la pato; pli malpli du kuleroj da oleo). Enmetu en la pato la antaŭan mikson. Konsilo: movu la miksoaĵn dum la kuirado por ke ĝi ne algluiĝu al la pato. Kiam vi kredas ke la omleto estas jam kuirita, enmetu kovrilon sur la pato kaj renversu la omleton (atentu pri la varmega oleo). Finfine, vi povas rerenversu ĝin ĝis ke vi kredas ĝi estas preta por manĝi (kiam vi vidas la omleton orkoloran, tio signifas ke ĝi estas preta).

BONAN APETITON!

5 comentarios:

  1. Mi ne estas spertulo (fakte mi ĵus ricevis gramatikajn korektojn retpoŝte ^^), sed laŭ mi, en la komenco ĝi devus esti:
    "Mi esperas ke ĝi plaĉos al vi!"

    "Mi esperas ke vi ŝatos ĝin!"

    Mi eble baldaŭ provos tiun recepton. Ĝi sonas bone kaj simple. :)

    P.S.: Mi ŝatas la fiŝojn dekstre. :)

    ResponderEliminar
  2. Mi ofte vepermanĝis tion ĉi en Hispanio. Tamen, vi devas havi kun ĝi sangrion. :-)

    ResponderEliminar
  3. La sangrio estas bona trinkaĵo por manĝi kun ĉi tiu pladon, se estas somere :)

    ResponderEliminar
  4. Kompreneble la plej bona estas tiu, kiun kuiras mia patrino :-D

    ResponderEliminar
  5. Ĥaĥaĥa Mi ankaŭ ŝatas tiun, kiun estas kuirita de mia patrino. Estas komprenebla, ĉar ŝi estas pli sperta ol mi :-P

    ResponderEliminar