martes, 23 de agosto de 2011

"PATATAS BRAVAS" SPICAJ TERPOMOJ

Saluton kuiristoj! Ĉu vi ŝatas paroli kun amikoj somere? Unu el la pli bonan pladon por manĝi dum babilado estas la spicaj terpomoj!:




Ingrediencoj: (4 personoj)

• 1 kilo da terpomoj
• 6-7 ajleroj
• Oliva oleo
• Spica paprika
• Fritita tomato
• 2 kuleroj da vinagro
• Petroselo
• Salo



Preparado:

Unua paŝo: Senŝeligu la terpomojn kaj tranĉu ilin per tranĉaĵoj. Fritu la tranĉitajn terpomojn per abunda oleo. Kiam la terpomoj estos frititaj, metu ilin en telero (vi memoru ke vi povas surmeti buĉtukon)

Dua paŝo: Aldonu oleon en pato, kaj enmetu la haketitajn ajlojn, la paprikon, la frititan tomaton, 1 glason da akvo, salon, la vinagron kaj laste, aldonu la haketitan petroselon. Kuiru la ĉiujn antaŭan ingrediencojn ĝis ĝu fariĝas kvazaŭ saŭco.

Tria paŝo: Fine, kovru la frititajn terpomojn per la spica saŭco.

Noto: La plej ŝatata trinkaĵo de la hispanuloj por trinki kun tiu ĉi plado estas biero.

BONAN APETITON!

viernes, 19 de agosto de 2011

HEJMA KUSTARDO

Saluton kuiristoj! La hodiaŭa recepto estas deserto. Mi esperas ke ĝi plaĉos al vi!



 Ingrediencoj:

-1 litro da lakto
-2 bastonoj da cinamo
-2 kuleroj da maiza faruno
-4 ovoflavoj
-4 kuleroj da sukero
-1 krusto da citrono
-Iometo da vanilo (bastoneta vanilo)
-1 kulero da pulvorita cinamo



Preparado:

Unua paŝo: Boligu la lakton kun la vanilo, la bastoneta cinamo kaj la krusto de citrono. Kiam la lakto estos boligita, demetu la kruston de citrono el la kaserolo (ĝi jam estas malutila, do vi povas forĵeti ĝin).

Dua paŝo: Metu, en granda bolo la sukeron, la maizan farunon kaj la ovoflavoj. Miksu la ĉiujn-ĉi ingrediencojn ĝis ke la mikso fariĝas kompakta. (Atentu! kompakta ne signifas malmola!)

Tria paŝo: Aldonu la buligitan lakton al la bolo. Miksu ĝis ke la lakto disolviĝas.

Kvara paŝo: Metu la miksaĵon en kaserolo kaj kuiru ĝin ĝis ke fariĝos densa mikso.

Kvina paŝo: Fine, dismetu la kustardkremo en etaj kristalaj ujoj. Vi povas meti ion da pulvorita cinamo sur la kustardo.

BONAN APETITON!