viernes, 19 de agosto de 2011

HEJMA KUSTARDO

Saluton kuiristoj! La hodiaŭa recepto estas deserto. Mi esperas ke ĝi plaĉos al vi!



 Ingrediencoj:

-1 litro da lakto
-2 bastonoj da cinamo
-2 kuleroj da maiza faruno
-4 ovoflavoj
-4 kuleroj da sukero
-1 krusto da citrono
-Iometo da vanilo (bastoneta vanilo)
-1 kulero da pulvorita cinamo



Preparado:

Unua paŝo: Boligu la lakton kun la vanilo, la bastoneta cinamo kaj la krusto de citrono. Kiam la lakto estos boligita, demetu la kruston de citrono el la kaserolo (ĝi jam estas malutila, do vi povas forĵeti ĝin).

Dua paŝo: Metu, en granda bolo la sukeron, la maizan farunon kaj la ovoflavoj. Miksu la ĉiujn-ĉi ingrediencojn ĝis ke la mikso fariĝas kompakta. (Atentu! kompakta ne signifas malmola!)

Tria paŝo: Aldonu la buligitan lakton al la bolo. Miksu ĝis ke la lakto disolviĝas.

Kvara paŝo: Metu la miksaĵon en kaserolo kaj kuiru ĝin ĝis ke fariĝos densa mikso.

Kvina paŝo: Fine, dismetu la kustardkremo en etaj kristalaj ujoj. Vi povas meti ion da pulvorita cinamo sur la kustardo.

BONAN APETITON!

No hay comentarios:

Publicar un comentario